Premio Darwin

Premio Darwin
emblemo
honorigo • humuro
Nomita laŭ Charles Darwin
Lando Usono
Fondita en 1993
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Darwin-premio (angle Darwin Awards) estas humura premio donita al homoj kiuj, kiel difinite fare de la premigantoj, "helpis la homaron plibonigi sian genaron, forigante sin de la mondo aŭ mem-kastrante en precipe malsaĝa maniero." Ĉi tiu premio, nomita laŭ la pensulo de la ideo de natura selektado, la biologo Charles Darwin, estas donita per la Interreto, kaj ne kunportas ajnan praktikan aŭ monan premion. La plej konata retejo de Darwin Awards estas la retejo Darwin Awards.

Signo de honoro estas donita ankaŭ al tiuj, kiuj sukcesis pluvivi, kondiĉe ke iliaj malsaĝaj agoj malhelpos ilin disvastigi siajn genojn en la estonteco. Tiaj signaloj estis distribuitaj, interalie, al homo kiu pafis per aerfusilo al kuglo kiu eksplodis kaj trapikis lian ingvenon, tiel mem-kastrigis.

La kredindeco de la venkantaj rakontoj estas necerta, ĉar en la plej multaj okazaĵoj ekzistas neniuj ĉeestintoj. Alia kialo estas, ke pro juraj kaj etikaj kialoj, la medicina establado detenis konfirmi la detalojn de la kazoj, por protekti la privatecon de pacientoj. Oni scias, ke almenaŭ kelkaj el la priskribitaj kazoj fakte neniam okazis.

Du libroj estis publikigitaj kiuj kolektas kazojn kiuj estis publikigitaj en la premioretejo.

En 2006 filmo de ĉi tiu nomo ĉefrola Winona Ryder, Joseph Fiennes, Juliana Margolis kaj David Arquette estis publikigita. En iuj nacilingvaj versioj ĝi estas nomata la "Premio de malsaĝuloj".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy